2010-04-21
 Antaǔ ekiro |
|
 Ordigo de medikamentoj |
Je la 21a horo de la 18a de aprilo kurac-skipo el 20 homoj organizita de la Ruĝa Kruco de Taiwan fluge atingis urbon Xining, Qinghai kaj en la sekva tago ili partoprenis savadon kun kuracistoj de la ĉina ĉeftero en la Unua Popola Hospitalo de Xining, kiu jam akceptis pli ol 70 vunditojn.
La kurac-skipo kunportis mil kilogramojn da medikamentoj sendoloriga, kontraǔalergia, antiinfektiĝa, elektrolito, vitamino kaj aliaj.
Zhang Huanzhen, estro de la skipo, konigis, ke kvin el la skipo estas fakuloj de krizokazo, ortopedio, familia kuracado, pediatrio, publika higieno; duono el ili partoprenis savadon en Wenchuan-a tertremo; sep estas virinaj flegistoj kaj unu --farmaciisto; kaj la aliaj estas trejnitaj profesiuloj kaj volontuloj.
(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)
|