2010-04-21
 |
Kamboĝa reĝo Norodom Sihamoni | La 14-an de aprilo, okazis granda tertremo de 7.1 gradoj en Yushu de Qinghai-provinco. Post tio la internacia socio alte laŭdis kaj pozitive taksis la kontraŭtertreman laboron gvidatan de la ĉina registaro. Ili ankaŭ deziris al la suferantoj pli frue pasigi la malfacilon kaj rekonstrui la hejmlokon.
Reprezentante la kamboĝan popolon, kamboĝa reĝo Norodom Sihamoni esprimis funebron al la viktimoj en la tertremo kaj donis sinceran konsolon al familianoj de la viktimoj kaj la suferantoj. Li esprimis altan takson pri ĉeloka gvidado de ĉinaj prezidanto Hu Jintao kaj ĉefministro Wen Jiabao kaj la kontraŭtertrema laboro fare de Ĉinio.
Nov-zelanda ministro pri eksteraj aferoj Murray Mccully publikigis deklaron dirante, ke Ĉinio havas bonan urĝan sistemon kontraŭ katastrofoj.
el CRI-online
Redaktorino: Chen Ji
|