Okazis en Pekino vespero por kolekti mondonacon por Yushu
2010-04-21
Vespere de la 20-a de aprilo okazis en sidejo de la Ĉina Centra Televidstacio vespero por kolekti mondonacon por Yushu trafita de la tertremo. En la vespero faris prezenton pli ol 300 artistoj, sportistoj kaj kantistoj el la ĉeftero, Hongkong, Makao kaj Taiwan de Ĉinio.
La vespero kun artaj programeroj temantaj pri batalo kontraŭ tertremo kaj monkolektado esprimas la grandan amon kaj prizorgon de la tutlanda popolo al la plagita regiono.