Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Savado en la unua tempo
2010-04-21

de WANG QIAN

 

    La unua tago post tertremo estis tre grava por savado.

 


Savtaĉmentanoj ĉe falintaj domoj

 

    Antaŭtagmeze jam ekveturis al Yushu urĝa savtaĉmento de Qinghai-provinco konsistanta el 62 membroj kaj la unua laborgrupo konsistanta el 15 membroj sendita de la Ĉina Sisma Buroo.

 

    Kiam kontinue okazis postskuoj de la tertremo, oni jam komencis savadon ĉe ĉiu ruino. Ankaŭ lokaj popolamasoj faris memsavadon en la unua tempo per siaj manoj. Kaj kiam oni elrampis el ruino, ili tuj sin turnis por savi aliajn.

 

    La unua nokto post la tertremo estis sendorma nokto.

 


Savado per nudaj manoj

 

    Tiuvespere la ĉina internacia savtaĉmeno venis al Yushu. Tio vidigis al suferintoj de la tertremo esperon.

 

    Ĵus atinginte Yushu Hou Shike, estro de la savtaĉmento, tuj kondukis siajn membrojn serĉi vunditojn laŭ stratoj. Ili haltis ĉe ĉiu ruino kaj kriis tie esperante aŭdi helpkrion eĉ tre malfortan en ruino.

 


Elsavita viro

 

    Dank’ al ilia senĉesa penado multaj vivoj estis savitaj: ĉirkaŭ la 23-a horo de la 14-a de aprilo 16-jara knabino, kiu restis en ruino 16 horojn, estis elsavita de fajr-brigadanoj; post laborado de unu tag-nokto la Qinghai-a Ĝenerala Fajrobrigado elsavis du homojn el ruino de la Yushu-a Nacia Profesia Lernejo; je la 12-a horo de la 15-a savtaĉmento el Changdu de Tibeto elsavis unu homon el ruino, kaj la ĉina internacia savtaĉmento elsavis 4 virojn el ruino de iu hotelo...

 

    Lokaj hospitaloj estis serioze detruitaj kaj ne povis akcepti vunditojn. Ĝenerala Taĉmento de Armita Polico en Qinghai starigis portempan kuracejon kaj tie faris kuracadon por pli ol 150 vunditoj kaj simplajn operaciojn por pli ol 40 homoj.

 


Vunditoj estas senditaj aviadile por akcepti kuracadon.

 

    Por doni al la vunditoj plej bonan kuracadon oni devas transporti ilin al aliaj lokoj. Je la 14-a horo kaj 50 minutoj de la 15-a de aprilo la unua aviadilo kun 38 vunditoj atingis flughavenon en Xining kaj ili tuj estis senditaj al hospitaloj. Hospitaloj en Xining, Haidong kaj Hainan jam estas pretaj por akcepti vunditojn. La 15-an de aprilo 550 vunditoj estis senditaj al aliaj lokoj de Ĉinio.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 
 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng