2010-04-21 La 21-an de aprilo diversaj rondoj en Hongkong kaj Makao funebras pri viktimoj en la tertremo en Yushu. Tiutage ĉiuj registaraj institucioj de Hongkong kaj Makao duonhisis nacian flagon por la funebro.
La 19-an de aprilo la registaro de Hongkong asignis 4.5 milionojn da hongkongaj dolaroj por helpi la savadon en Yushu, kaj la 20-an aliajn 130 milionojn. La 19-an de aprilo la registaro de Makao decidis asigni 100 milionojn da juanoj por helpi la regionon trafitan de la tertremo.
(Redaktoro: Liu Zijia) |