2010-04-21 de WANG YUSHAN
 Savado |
|
 La knabino estis savita |
|
 Transporti la knabinon al kuracejo |
|
 Savantoj |
La 14an horo de la 16a de aprilo en la hotelo de gubernio Gyegu, Yushu, 35 bonzoj kaj la ĉina teamo pri urĝa helpo en tertremoj savis 13-jaran tibetan knabinon Zhuoyangjin, kiu restis en la ruino 54 horojn. En la momento kiam ŝi estis savita ĉiuj aplaǔdis kaj ekscitiĝis. Post ekzameno escepte de premvundo je la dekstra piedo, ŝiaj aliaj viv-simptomoj estis ĝenerale normalaj. En la 8a horo matene la teamo trovis vivspuron ĉe la ruino de la hotelo de gubernio Gyegu. La teamo monitoris ĉirkaǔ 5 horojn kaj certigis la lokon de la homo. Helpis ankaǔ 35 bonzoj el budhisma instituto en gubernio Dege, provinco Sichuan. Ili ordigis la ruinon kaj gardis la ordon ĉe la loko. Post pli ol unu horo la knabino saviĝis.
(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)
|