Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La Beneluksa Kongreso de Esperanto' 2010 okazonta
2010-04-22

    La Flandra Esperanto-Ligo invitas ĉiujn samideanojn al la Beneluksa Kongreso de Esperanto' 2010, kiu okazos la 13-16-an de majo en Antverpeno, Belgio. La ĉefa temo estos la regionaj lingvoj en la Beneluksaj landoj, sed estas ankaŭ kelkaj aliaj.

 

    La kongreso okazos ĉefe en la Esperantocentro, Frankrijklei 140, Antverpeno kaj la lingvofestivaleto -- en la domo "Werkhuys", Zegelstraat 13, 2140 Borgerhout. Ambaŭ lokoj estas proksimaj de la centra stacidomo.

 

    Dum la kongreso okazos diversaj prelegoj kaj prezentoj. La lingvoprelegoj estos en la formo de lingva festivaleto, kiu kompreneble estos senpaga por la partoprenantoj de la kongreso. Ekskursoj estos nemankeblaj dum la kongreso.

 

    Antverpeno estas urbo kun multaj vidindaĵoj. Tiuj kiuj ankoraŭ neniam vizitis Antverpenon, certe ĝuos katedralon, muzeon de Rubens, kastelon "Steen", diamanto-muzeon, ktp.

 

 

 

 

    Por pliaj informoj akireblas ĉe Flandra Esperanto-Ligo: +32(0)3.234.34.00 kaj sekretario@fel.esperanto.be.

 

(el www.esperanto.be)

Redaktoro: Wang Lihua

 

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng