Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Qinghai rekonstruos pli belan kaj novan Yushu
2010-04-22


Funebre al la viktimoj de la tertremo en Yushu

 


Bela Yushu 

 

    S-ro Qiang Wei, sekretario de la kompartia komitato de la provinco Qinghai, kaj s-ro Luo Huining, estro de la provinco Qinghai, ambaŭ esprimis en la 21-a de aprilo, ke la popolo de Qinghai certe rekonstruos pli belan kaj novan Yushu.

 

    La tertremo de 7.1 gradoj okazinta la 14-an de aprilo en la gubernio Yushu de la provinco Qinghai jam kaŭzis la morton de 2 064 homoj kaj la vundiĝon de pli ol dek mil lokanoj. Por esprimi la profundan malĝojon de la tutlandaj popolanoj el diversaj nacioj de Ĉinio pro la mortintaj samlandanoj en la tertremo, la 21-an de aprilo Ĉinio okazigis la landan funebran ceremonion. En la urbeto Jiegu, kiun plej serioze damaĝis la tertremo, miloj da homoj kolektiĝis kune por funebri la viktimojn.

 

    En la funebra ceremonio, s-ro Qiang Wei esprimis koran dankon al la tutlandaj popolanoj pro ilia plenforta savado. S-ro Luo Huining diris, ke la grandsuma monkontribuo de samlandanoj en kaj ekster la lando kaj internaciaj amikoj atestis la grandan humanisman amon, tio estos neforgesebla por Qinghai-anoj. Li diris ankaŭ, ke la 20-an de aprilo startis la rekonstrua laboro de Yushu, kaj Qinghai certe faros Yushu pli bela ol antaŭe.

 

(el Ĉina Radio Internacia)

Redaktoro: Wang Lihua

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng