2010-04-22 de LI GANG
 Preta por ekflugo |
|
 Malsana bebo enaviadiliĝas. |
|
 Orfoj aviadile transportiĝas aliloken. |
|
 Vunditoj transportotaj aviadile |
|
 Vundita knabo transportata al hospitalo |
|
 En la Yushu-a Flughaveno |
Por savado en la tertreme plagita loko Yushu, la Ĉina Aerarmeo sendis 8 transportajn aviadilojn, kiuj plenumis pli ol 60 aertransportajn taskojn, inkl. de transportado de pli ol mil kuracistoj kaj vunditoj, pli ol 500-tunoj da kontraŭkatastrofaj materialoj kial tendoj, manĝaĵoj kaj aliaj.
En la sama tago, kiam okazis la tertremo, la aerarmeo tuj sendis 3 transportajn aviadilojn kaj alportis al Yushu la Ĉinan Internacian Savtaĉmenton kaj grandan kvanton da kontraŭkatastrofaj materialoj.
Konsiderante la aktualan situacion de la Yushu-a Flughaveno kun alta altitudo, la aerarmeo reguligis sian planon, sendis plu 5 transportajn aviadilojn Il-76 kun la kajuto transformita en du etaĝojn oportunajn por porti pli da vunditoj.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua
|