Ĉinaj gvidantoj staris en silento por funebri viktimojn en la tertremo de Yushu
2010-04-22
Matene de la 21-a de aprilo okazis kunveno de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio. Antaŭ la kunveno Hu Jintao (meze), Wu Bangguo (la 4-a de dekstre), Wen Jiabao (la 4-a de maldekstre) kaj aliaj ĉinaj gvidantoj staris en silento por funebri viktimojn en la tertremo de Yushu en Qinghai-provinco.