2010-04-22
La 20-an de aprilo suferantoj en portempa distribuejo en hipodromo de Yushu ricevis materialojn, kiaj manĝaĵoj, vatitaj litkovriloj. Lastajn tagojn la loka civila departemento tutforte aranĝis distribuadon de medikamentoj kaj manĝaĵoj. Ili enlistigis la materialojn ricevitajn kaj disdonis ilin al suferantoj laŭ nomlisto. Nun al Yushu oni transportis multajn tendojn, vatitajn litkovrilojn, manĝaĵojn kaj aliajn materialojn, kiuj fundamente kontentigis la ĉiutagan bezonon de la suferantoj.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Chen Ji |