2010-04-23 Pli ol 70 partoprenantoj vizitis la 32-an Malferman Tagon de la Centra Oficejo de UEA sabaton, la 17-an de aprilo. Multaj estis malhelpitaj pro nuligitaj flugoj aŭ fortimigitaj de plenplenaj trajnoj sekve de la haltigo de aertrafiko pro la cindra nubo elsputita de islanda vulkano.
La ĉefgasto estis d-ro Mark Fettes, asista profesoro pri edukado en la Universitato Simon Fraser en Vankuvero. Fettes prelegis dufoje pri Esperanto kaj la monda eduka problemo, klarigante sian ideon pri UEA kiel unuavice eduka organizaĵo. Nora Caragea legis el Pacrakontoj, kiu estas jam la kvara libro de la germana aŭtorino Gudrun Pausewang en ŝia traduko. Rob Keetlaer prezentis sian retejon pri proverboj, http://www.proverbaro.net. Sian agadon prezentis ankaŭ TEJO kaj Esperanto@Interreto (E@I), dum komitatano Johan Derks diskutigis interesitojn pri la utilo de reta decidfarado. Ankaŭ pluraj filmoj estis montritaj.
La Libroservo vendis sume por € 2107,52. La ĉefa furoraĵo (8 ekz.) estis la nova English-Esperanto-English Dictionary de John Wells. Asteriks ĉe la olimpiaj ludoj kaj la Tonkin-festlibro La arto labori kune estis venditaj po 6 ekz.
La venonta Malferma Tago estos sabaton, la 27-an de novembro 2010.
(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)
Redaktoro: Niu Xueqin |