2010-04-23 En komuniko de la 18-a de aprilo 2010 “Propedeŭtika valoro de Esperanto” (Valeur propédeutique de l'espéranto), mi atentigis pri la dezirindeco aperigi en laŭeble plej multaj lingvoj/versioj de Vikipedio la artikolon pri la propedeŭtika valoro de Esperanto, precipe en la portugala pro la nuna kuraĝiga situacio en Brazilo. Tio estis farita jam la morgaŭon fare de James Rezende Piton, la UEA-ĉefdelegito de EUA en Brazilo: De novo o valor propedêutico do Esperanto.
Gratulojn kaj dankegon al James!
Estas dezirinde ke multaj pliaj lingvoj aperu, precipe ĝi iam estos tutmonda kampanjo por instruado de Esperanto. Se ni volas bonajn kondiĉojn por maturiĝo de la ideo, ni jam pretigu la terenon. Tio validas ankaŭ por peticioj kaj voĉdonoj tiel ke, en komentoj, eblas aldoni ligilon al tiutema paĝo.
En komuniko de la 16-a de aprilo 2010 “El Ĉinio” (De Chine), Ursula Dubosarsky* en Vikipedio (Ursula Dubosarsky dans Vikipedio) Robert McCrum, mi atentigis pri la vivipedia paĝo dediĉita al la aŭstralia verkistino Ursula Dubosarsky http://eo.wikipedia.org/wiki/Ursula_Dubosarsky.
Intertempe, dank' al pereco de Nicole, mi povis aldoni foton ne nur en la Esperanto-versio, sed, ĉi matene, al la angla versio. Ursula Dubosarsky estas ege feliĉa, des pli ke ŝi kaj ŝia filo pene kaj vane provis dum longa tempo aldoni tiun foton al la angla versio, kaj ke mi sukcesis dum mi ne scipovas la anglan. Ŝi reagis tre simpatie al tiu gesto per kreo de ligilo al la artikolo de Vikipedio, kun kelkaj vortoj en Esperanto, sur sia oficiala retejo.
------------------------------------------
* Ursula Dubosarsky naskiĝis kaj kreskis en Sidnejo. Ŝi estis tria infano el familio de verkistoj.
(Kontribuo de Henri Hasson el Francio)
Redaktoro: Wang Lihua
|