Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Yang Yang savis 7 tibetanojn
2010-04-23

de HOU DEQIANG

 


Yang Yang trapasas falintan domon. 

 


Tibeta maljunulo Baijia (maldekstre) levante la dikfingron laǔdas Yang Yang, kiu kuraĝe helpis aliajn.

 


Yang Yang montras lokon, kie li savis la homojn. 

 


Yang Yang daǔrigas sian laboron. 

 

    En la tertrem-trafita loko en Yushu mi renkontis 23-jaran Yang Yang, kiu kun ĝentila sinteno portas modan hararon. Neimageble, ke li sin ĵetis en savadon kaj fariĝis heroo kiu savis sep tibetanojn.

 

    En la jaro 2009 Yang venis al gubernio Gyegu, Yushu, kaj fariĝis kuiristo en la branĉo de la Banko pri Agrikultura Disvolviĝo.

 

    Matene de la 14-a de aprilo tertremo skuis Gyegu, kaj Yang Yang malsuprenkuris de la 4-a etaĝo kaj vidis, ke falis la domoj trans la strato. Sen konsidero li portante nur maldikan veston kaj pantoflojn tuj kuris eksteren.

 

    Antaǔ falinta domo Yang aǔdis helpkrion de tibeta mezaĝulo. Yang tuj fosis per la manoj lignan tegmenttrabon kaj terpecojn falintajn sur la korpo de la viro, kaj elsavis lin. Poste li savis ankaǔ du knabojn, unu maljunulon kaj unu virinon de la familio de la viro.

 

    Yang Yang trovis, ke apude kvar homoj estis premitaj sub la ruino de falinta domo duetaĝa tibetstila, inter kiuj du jam mortis, kaj la aliaj du estis savitaj de Yang kaj iu tibetano. Ĉar iu savito estis febla, Yang, mem ellaciĝinta, dorsoportis lin for de la danĝera loko kaj kuris al proksima bordo.

 

    Yang Yang, elĉerpita, sidis ĉe la bordo. Ĝuste tiam li vidis du tibetaninojn en maldika vesto tute tremantaj en frosta vento. Senhezite Yang demetis siajn surtuton kaj pantoflojn kaj donis ilin al la virinoj.

 

    Yang diris:" En tertremo ni, vivantaj, devas etendi la manojn al bezonantoj, tio estas nia plenumenda devo."

 

    Yang diris al mi, ke post la tertremo lia pliaĝa frato revenis hejmlokon, kaj li mem restis en la tertrem-trafitejo por pli multe helpi la lokanojn.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 
 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng