Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
IRINA BOKOVA: En katastrofo la homaro bezonas solidarecon
2010-04-23

 

    En la 21-a de aprilo, akceptante la specialan intervjuon de ĵurnalisto el la Xinhua Novaĵ-agentejo, ĝenerala direktoro de UNESKO Irina Bokova diris, ke ŝi estis profunde afliktita de la pezaj perdoj kaŭzitaj de la fortega tertremo okazinta en Yushu de Qinghai-provinco. En la sekvanta tago post la tertremo, ŝi jam sendis leteron al ĉina ĉefministro Wen Jiabao por esprimi siajn simpation kaj zorgemon al la familioj kaj la amikoj de mortintoj en la nomo de ŝi mem kaj en tiu de UNESKO. Ŝi esprimis en la letero, ke se la ĉina registaro havas bezonojn, UNESKO volontas provizi helpon al la trafita regiono laŭ sia kapablo.

 

    Bokova diris, ke post la tertremo, ŝi daŭre penadis havigi al si informojn pri la plej novaj progresoj de la savado per amaskomunikiloj kaj el Shi Shuyun, rezidanta ambasadoro kaj reprezentanto de Ĉinio en UNESKO. Ŝi rimarkis, ke pro la alta altitudo kaj malvarma klimato de la trafita regiono, la savado havas grandajn malfacilaĵojn. Sed por savi kaj helpi la suferantojn de la katastrofo, ĉina registaro faris grandan penadon.

 

    En la 21-a de aprilo, Ĉinio okazigis funebron pro la mortintaj samlandanoj de la tertremo en Yushu. Dum la speciala intervjuo, Bokova refoje esprimis sian profundan kondolencon al la mortintoj de la tertremo en Yushu. Ŝi diris: “Ĉi tie mi solene esprimas mian simpation al la ĉina popolo. Mi sentas malĝojon same kiel vi kaj mi estas kune kun vi. Fronte al tiu katastrofo, kaj la ĉina popolo kaj la tuta homaro bezonas solidarecon.”

 

Retaktoroj: Zhao Xi kaj Jin Chenxi

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng