Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Komandanto Wu Yong en Yushu
2010-04-23

 

Wu Yong gvidas la savadon sur ruino.

 

   Post la tertremo okazinta en Yushu de Qinghai la 14-an de aprilo, Wu Yong, komandanto de la Yushu-a Milita Subprovinco, tuj sin dediĉis al la kontraŭkatastrofa savlaboro: ĉeesti kunvenon de la kontraŭkatastrofa komandejo, gvidi savadon sur ruino, solvi malfacilojn por senĉese alvenantaj savtaĉmentoj, forigi trafikŝtopadon ĉe grava vojkruciĝo de la urbeto Jiegu…

 

    Intertempe, li ne havis tempon por preni varmajn manĝaĵon nek akvon. Wang Quanjin, politika komisaro de la milita subprovinco, kiu ĉiam batalis sur ruino kune kun li, diris, ke en la unua tago komandanto Wu Yong manĝis nur pecon da pano, en la dua tago -- kukon, en la tria tago -- du panojn kaj nur en la kvara tago -- bolvon da varma kaĉo.

 

    Sed Wu Yong diris: “Mi ne povas preni manĝaĵon antaŭ ol ĉiuj loĝantoj estos ekster danĝero.”

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Wang Lihua

 

 

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng