2010-04-23
Huang Furong el Hongkong sin dediĉis al la publika intereso. Oni intime nomis lin “Afu”. Li partoprenis en la aktivado pri piedirado tra Ĉinio por kolekti monoferon al“Ĉina medolo-banko” kaj kiel volontulo laboris 3 monatojn en Wenchuan post la tertremo en 2008.
La 14-an de aprilo kiam la tertremo eksplodis en Yushu, 46-jara Afu kiel voluntulo laboris en tiea orfejo, jam sukcese fuĝis de la danĝero, tamen informiĝinte, ke ankoraŭ estas 3 infanoj en la domo kaj ilia instruistino, li refoje pafis sin al la skuanta domo, tie li neniam revenis,
Huang Furong -- simpla nomo en Ĉinio, tamen fariĝis heroa en la tertremo. Ĉar li en tiu neatendita katastrofo per sia vivo skribis la kortuŝan historion ligantan la popolon la ĉeftero de Ĉinio kun tiu de Hongkong. Per sia nobla personeco li kuraĝigas la popolojn kune batali kontraŭ la tertremo kaj pasigi la malfacilojn.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Chen Ji
|