La 6an de aprilo la unuaj pli ol cent eksponaĵoj atingis Afrikan Komunan Pavilonon. Jam enloĝis en la pavilono akacio kaj ĝirafo-forma lignoskulptaĵo el Tanzanio, malgranda dromedaro el Somalio, kaj granda dromedaro el Eritreo, kaj metiĝis en sia loko ankaǔ maskoj el Togo, afrikaj tamtamoj, marimboj kaj lignoskulptaĵoj.