Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
ŜME akcelos kunlaboron de Ĉinio kaj Italio
2010-04-26

de WANG XINGQIAO

 

 

    Sekve de alproksimiĝo de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio (ŜME), Italio, gastiganto de la Milana Monda Ekspozicio en 2015, esperoplene atentas Ĉinion en la Oriento. Franco-frattini, eksterafera ministro de Italio, esprimis al raportisto de Xinhua-Agentejo en la 7-a de aprilo, ke la itala registaro esperas, ke ŜME povos intimigi la rilatojn inter Italio kaj Ĉinio kaj akceli kunlaboron de la du landoj.

 

    Franco-frattini diris: “Ni esperas montri al la ĉina popolo la plej belan flankon de Italio kaj fari 2010 la jaro, en kiu la du landoj intime kunboras, kaj ŜME liveras al ni tiun ŝancon.” Li esprimis, ke la itala registaro esperas, ke Ĉinio kaj Italio pli multe konos unu la alian, kaj samtempe intensigos kunlaboron de la du landoj en la kampoj de turismado, verdaj scienco kaj teknologio, fabrikado ktp.

 

    Li diris, ke krom ŜME, en 2010 venos ankaŭ la 40-a datreveno de la starigo de la diplomatia rilato inter la du landoj. La Jaro de Ĉinio en Italio okazonta septembre de la kuranta jaro pluapaŝe antaŭenpuŝos kulturajn interŝanĝojn de la du landoj pere de serioj da aktivadoj.

 

    Menciinte eksponadon de Italio pri ĝiaj arto, kulturo, scienco kaj teknologio en ŜME, Franco-frattini diris, ke dum ŜME Italio montros al la mondo ne nur siajn verdajn sciencon kaj teknologion, sed ankaŭ diversajn flankojn de la homa vivo, kiaj kvalito de la vivo, vivmanieroj, mediprotektado ktp.

 

    Franco-frattini diris, ke kvankam oni ankoraŭ ne decidis la daton de lia vojaĝo por ŜME, tamen li opinias, ke dank’ al ŜME, Ŝanhajo liveros bonan ŝancon por interfluo de popolanoj kaj komerca rondo, kaj oni akiros de ŜME informojn pri preparado de la Milana Monda Ekspozicio en 2015. li esprimis, ke Italio esperas pluapaŝe intimigi siajn rilatojn kun Ĉinio kaj antaŭenpuŝi interkonadon kaj interkomprenon de la du landoj en diversaj niveloj.

 

    Fine, Franco-frattini emfazis, ke Italio kaj Ĉinio havas komunajn profitojn en la flankoj scienca, teknologia, kultura, historia kaj tradicia. Li esprimis, ke je riĉeco de la historio kaj heredo de la kulturo, Italio kaj Ĉinio povas esti superpotencoj.

 

    Kiel ekonomia centro kaj grava ekspona urbo, Milano jam gastigis la Mondan Ekspozicion en 1906. La Milano Monda Ekspozicio en 2015 havas la temon “Nutru la terglobon kaj penu por la vivo”.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Wang Lihua

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng