Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Internacia socio monhelpas al Yushu trafita de la tertremo
2010-04-26

    Post okazo de la tertremo de Yushu en Qinghai-provinco internacia socio aranĝis monkolektadon por helpi plagitajn lokojn.

 

    La 15-an de aprilo en ĉina ambasadorejo en Japanio, Yoshio Nakamura (maldekstre), administra direktoro de la Japana Federacio de Ekonomiaj Organizoj, en la nomo de la federacio donis al Cheng Yonghua, ĉina ambasadoro en Japanio, 3 milionojn da enoj por helpi lokojn trafitajn de la tertremo.

 

    La 16-an de aprilo Fondaĵo de UN por Infanoj esprimis, ke la fondaĵo transportas al Yushu tendojn, vatitajn vestojn kaj litkovrilojn, lernobjektojn kaj aliajn materialojn.

 

    La Monda Organizo pri Sano diris, ke ĝia oficejo en Ĉinio jam fondis administran grupon pri katastrofoj kaj estas preta liveri helpon en ĉiu momento laŭ peto de la ĉina registaro.

 

    La 17-an de aprilo Yousuf Raza Gillani, pakistana ĉefministro, telefonis al Luo Zhaohui, ĉina ambasadoro en Pakistano, ke Pakistano volas liveri helpon al Ĉinio en ĉiu momento.

 

    La Administra Centro pri Krizo sub la Franca Ministerio pri Eksteraj Aferoj mondonacis al Yushu 150 mil usonajn dolarojn.

 

    Usona Ruĝa Kruco diris, ke ĝi jam kolektis por Yushu 50 mil usonajn dolarojn.

 

    Gavin Newsom, urbestro de San-Francisko de Usono, en la nomo de la urbo San-Francisko kaj la gubernio San-Francisko, esprimis funebron al viktimoj de la tertremo. Li diris: "Popolanoj de San-Francisko bone scias detruon de tertremo kaj volontas helpi suferintojn en ĉiu momento."

 

    Usona retĵurnalo Huffington Post malfermis en sia retejo rubrikon kun la temo "Kiel vi donos helpon al lokoj trafitaj de la tertremo en Qinghai", ĝustatempe faris raportojn pri nova progreso de la savado en Yushu kaj alvokis usonajn popolamasojn monkontribui. La artikolo diras: "Via monkontribuo helpos suferantojn en nutraĵoj, akvo, medikamentoj, rezervujoj, kuiriloj, tendoj, lanaj litkovriloj kaj desinfektaĵoj."

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng