| 2010-04-26
|
|
| Li Keqiang donas premion. |
La 24-an de aprilo inaŭguriĝis en Pekino la 24-a Tutlanda Kongreso de la Ĉina Medicina Asocio. Ĉina vicĉefministro Li Keqiang ĉeestis la inaŭguron kaj faris parolon. La kongreso donis premion al avangardaj kolektivoj kaj elstaraj akademiaj gazetoj de la asocio.
Ĉina Medicina Asocio kun 95 jara historio estas unu el la plej fruaj kaj influaj akademiaj organizoj pri naturaj sciencoj. Nun ĝi havas pli ol 500 mil membrojn.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin
|