Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Brilan estontecon al vi!
2010-04-26

Baiyun-Universitato en Kantono 
    La 26-an de aprilo okazis la ĉiujara Esperanto-kurso en la Internacia Centro de Kunlabora Edukado en Guangdong, Baiyun-Universitato en Kantono, ĉefurbo de Guangdong-provinco, Ĉinio.

 

    Tio ĉi estas bonega novaĵo sendube por ĉiuj esperantistoj. Por ilin kuraĝigi, samideano Henri Masson* de Francio sendis al ĝi specialan mesaĝon titolitan per "Brilan estontecon al vi!".

 

    Brilan estontecon al vi!

 

    Estimataj,

 

    En Guangzhou (Kantono), vivis kaj instruis fama pioniro de Esperanto, Huang Zunsheng (Wong Kenn), kiu lernis la Internacian Lingvon en sia 18-a jaraĝo kaj kiu, laŭ la "Enciklopedio de Esperanto", "laboregis por starigi kulturajn ligojn inter Ĉinio kaj la cetera mondo".

 

    Okazo prezentiĝos en 2012 por memorfesti la centan datrevenon de signifa evento: en 1912, unuafoje en Ĉinio, kaj unuafoje en la mondo, Esperanto estis oficiale enkondukita per dekreto en elementaj lernejoj.

 


Cai Yuanpei 
 


Sun Jatsen

 

    Tiun decidon faris Cai Yuanpei, fama ĉina pensulo kaj edukisto, ministro de edukado de la registaro de Sun Jatsen. Pro la mallonga daŭro de tiu registaro kaj diversaj cirkonstancoj, tiu decido restis sen vera efekto. Tamen, al Cai Yuanpei ni ŝuldas la daŭran prestiĝon de Esperanto en Ĉinio. Li lernis ĝin de 1907 ĝis 1911, kiam li estis studento en Germanio. En 1913, li venis en Francion. Tie, li lernis la francan kaj, en Liono, en 1916, li fondis edukcelan francan-ĉinan societon "Société franco-chinoise d’éducation" (proksimume: sosiete frako-ŝinŭaz d'edukasio), kies prezidanto li fariĝis**. Post reveno al Ĉinio, kiam li fariĝis rektoro de la Pekina Universitato, en 1916, Cai Yuanpei persistis en la ideo malfermi ĝin al Esperanto, kiu fariĝis oficiala lernobjekto en 1921. Per klerigo de multaj Esperanto-instruistoj poste dissenditaj tra la lando, la Internacia Lingvo akiris tie firman bazon. Plue validas en 2010, ne nur por Ĉinio, tiu utila leciono kaj bona ekzemplo: ni klerigu Esperanto-instruistojn en la tuta mondo!

Robert Cecil  

 

    Cai Yuanpei konsciis jam tiutempe, ke naciaj lingvoj ne estas adaptitaj al internacia komunikado kaj ke ne eblas al ĉiu homo lerni multajn lingvojn: "La ĉina lingvo multe diferencas de la okcidentaj kaj ni ne povas ne komunikiĝi kun la ekstera mondo, nek peti helpon de la mondo. En tio ni bezonas helpan lingvon kaj Esperanto estas ideala." Estas interese ke, komence de la jaroj 1920, dum la franca registaro kontraŭstaris al instruado de Esperanto, angla samtempulo lia, Lord Robert Cecil,  admonis la Komisionon pri Intelekta Kunlaboro de la Ligo de Nacioj "memori, ke mondlingvo ne estas bezonata nur de intelektuloj, sed antaŭ ĉio de la popoloj mem". Lingva hegemonio aŭ imperiismo kreas ligilojn de dependeco kaj estas en tio la daŭrigo de koloniisma politiko***.

 

    Cai Yuanpei alvenis al la sama konstato kaj konkludo kiel famaj alilandaj lingvoinstruistoj kaj pedagogoj, i.a. la svisa pedagogo kaj psikologo Pierre Bovet kaj la mondkonata usona lingvisto Mario Pei**** en tio ke Esperanto, kiel unue lernita fremdlingvo, notinde faciligas tiun de pliaj lingvoj kaj plibonigas la scipovon de la patrina.

 

    Mia espero kaj mia deziro estas ke, dank' al viaj kursoj, nova generacio de same eminentaj Esperanto-pioniroj kiel Wong Kenn***** aperos en via urbo Guangzhou kaj en via lando por la centa datreveno de la dekreto de Cai Yuanpei.

 

    Brilan estontecon al vi!

 “La homo kiu defiis Babelon”

 

---------------------------------------------------------------

 

    * Henri Masson: Prezidanto de Espéranto-Vendée kaj kunaŭtoro de "L'homme qui a défié Babel" (La homo kiu defiis Babelon) kun René Centassi, eksa ĉefredaktoro de l'Agence France-Presse - AFP.

 

    ** http://www.bm-lyon.fr/lyonetlachine/vf/caiyuanpei.html. Ankaŭ Wong Kenn studis en Liono. De 1921 ĝis 1946 funkciis la Franca-Ĉina Instituto de Liono: Institut franco-chinois de Lyon.

 

    *** Pri tio legeblas anglalingvaj verkoj de profesoro Robert Phillipson: "Linguistic Imperialism" (Oxford University Press.ISBN 0-19-437146-8, 1992), kaj "Linguistic Imperialism Continued" (Londono: Routledge, Januaro 2010), kaj libere elŝutebla dokumento .doc "The linguistic imperialism of neoliberal empire".

 

    **** Opinio en la angla: http://www.esperanto-chicago.org/jones/pei.htm.

 

    ***** Anarkiismo kaj diskonigo de Esperanto en Cinio.

 

(Kontribuo de Henri Masson el Francio)

Redaktoro: Wang Lihua

 

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng