Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Alilandaj amaskomunikiloj pozitive taksas ĉinan armeon
2010-04-26

de FU ZHIWEI

Kurachelpo al tibetnacia maljunulino 

    Post okazo de la tertremo en Yushu ĉina armeo kaj armita polico atingis lokojn trafitajn de la tertremo en la unua tempo. Serĉante kovritan popolamason ili samtempe prenis sur sin taskojn kuraci vunditojn, preventi epidemion, lokigi suferantojn, transporti materialojn kaj konservi stabilecon de la socio. Pri tio alilandaj amaskomunikiloj donis pozitivan taskon. 

 

    Franca Novaĵ-agentejo diris en sia raporto en la 14-a de aprilo, ke post okazo de la tertremo en Qinghai la ĉina registaro en la unua tempo sendis al la plagitaj lokoj savtaĉmenton konsistantan el 700 armeanoj. En la 15-a de aprilo la agentejo diris, ke alpisma reakcio serioze malhelpis la savadon. Pro manko de grandaj ekipaĵoj la taĉmentanoj povis fari savadon ĉe ruinoj nur per nudaj manoj. La Ĉina Popola Liberiga Armeo sendis 100 paraŝutajn soldatojn kaj 1500 oficirojn kaj soldatojn de aliaj fakoj por savado.

 

    La retejo de singapura ĵurnalo Komuna Ĵurnalo diris en la 14-a de aprilo, ke post okazo de la tertremo ĝenerala trupo de armita polico en Qinghai sendis al lokoj plagitaj de la tertremo pli ol 3700 oficirojn kaj soldatojn, milita regiono en Lanzhou urĝe sendis kelkajn savtaĉmentojn kaj aerarmeo 3 aviadilojn al la plagitaj lokoj.

 

    Usona Asociita Gazetaro diris en la 15-a de aprilo, ke kvankam lokaj naturaj kondiĉoj estas tre malbonaj, tamen ĉinaj armeanoj estas bone trejnitaj por trakti katastrofojn.

 

    Brita novaĵ-agentejo Reuters raportis en la 18-a de aprilo, ke kun altitudo de 4000 metroj Jieshi-urbeto trafita de la tertremo situas en mezo de la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo. Tiea temperaturo en nokto estas malpli ol 0℃ kaj tie ofte ventegas. Tamen ĉina armeo ne timas la malfacilojn kaj manifestis sian celon servi al popolanoj.

 

    Brita Daily Telegraph diris, ke nun mankas al la plagitaj lokoj kuracaj ekipaĵoj kaj medikamentoj. Detruitaj vojoj, ventego, hajloj kaj manko de oksigeno alportis al savantoj multajn malfacilojn. Spite tion ĉinaj armeanoj penadas kune kun aliaj savantoj por savi suferantojn.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng