4 famaj ĉinaj te-entreprenoj partoprenos en la Ŝanhaja Monda Ekspozicio
2010-04-27
Gazetara konferenco pri fondiĝo de la Ĉina Unuiĝo de Teo
La 25-an de aprilo okazis en Ŝanhajo gazetara konferenco pri fondiĝo de la Ĉina Unuiĝo de Teo. La unuiĝo konsistas el 4 plej famaj ĉinaj entreprenoj de teo. Ĝi celas vigligi ĉinan te-industrion kaj diskonigi ĉinan te-kulturon en la Ŝanhaja Monda Ekspozicio.