2010-04-27
La 26-an de aprilo s-ro Zhang Guangrong, vicestro de la provinco Qinghai en nordokcidenta Ĉinio, diris en Pekino, ke oni jam akiris la periodan gravan frukton de la kontraŭtertrema kaj porsava laboro en Yushu, kaj la estontaj ĉefaj laboroj estas aranĝi la popolanojn suferantajn de la tertremo, restarigi la normalan ordon kaj fari la post-tertreman rekonstruadon.
Tiujn vortojn diris s-ro Zhang Guangrong en la gazetara konferenco okazigita de la novaĵ-oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio.
(el Ĉina Radio Internacia)
Redaktoro: Wang Lihua
|