Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
16-jara knabino savis 9 familianojn
2010-04-27

de LI ZIHENG

 


Tibetnacia knabino Gengsong Daiji 

 


Gengsong Daiji, ŝia patrino kaj la 4-monata nevo.

 


Gengsong Daiji konigas sian savadon ĉe la ruino.

 


Gengsong Daiji ricevas nutraĵojn. 

 


Infomiĝinte pri morto de sia kolego Gengsong Daiji larmis. 

 


Gengsong Daiji (la dua de dekstre) kaj ŝiaj familianoj  

 

    16-jara Gengsong Daiji estas tibetnacia lernantino de la fako pri flego en la nacia profesia lernejo de la Yushu-a Tibetnacia Aŭtonoma Subprovinco. Per siaj manoj ŝi elsavis 9 familianojn el ruino.

 

    La 14-an de aprilo Gengsong Daiji frue ellitiĝis por kopii libreton de familio bezonatan por peti nuligon de lernokosto. "Kiam mi ĵus eliris el la kopiejo, okazis la tertremo kaj multaj domoj falis momente. Mi tuj kuris al mia loĝdomo, kie dormas miaj 9 familianoj…"

 

    La domo de Gengsong Daiji troviĝis sur montdeklivo de Xihanggaya en Yushu-gubernio. Post la tertremo disfalintaj ŝtonoj alniveligis la domon al la tero.

 

    Gengsong Daiji kaj ploris kaj prifosis. "Mi unue elsavis el la ruino mian patrinon, poste pli aĝan fraton, kaj trie pli aĝan fratinon kaj nevon." Ŝi senĉese fosadis per nudaj manoj, kaj finfine ŝiaj 9 familianoj estis elsavitaj.

 

    Gengsong Daiji diris al raportisto, ke ŝi deziras esti kuracistino aŭ flegistino por helpi aliajn homojn. "Vivi estas ĝoje. Tion oni bone scias post la tertremo. Ŝajnas al mi, ke vivi estas tre bone."

 

    La 20-an de aprilo Gengsong Daiji informiĝis, ke la registaro aranĝis lernantojn de Yushu rekomenci lernadon en aliaj lokoj kaj ŝi eble veturos kune kun siaj kolegoj al Xining en la sekvanta tago.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 
 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng