Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Negativa ministra respondo
2010-04-27

    Post renkontiĝo de Cyrille Découture (siril dekutür), prezidanto de la departementa asocio "Esperanto-80" (80 = departemento Somme) kun Olivier Jardé (olivje ĵarde), franca deputito de la partio "Nouveau Centre" (Nova Centro), tiu ĉi faris demandon "pri la foresto de loko dediĉita al Esperanto" al la ministro de la nacia Edukado.

 

    La demando de la deputito kaj la ministra respondo aperas ĉe http://questions.assemblee-nationale.fr/q13/13-61840QE.htm kaj en dua loko sur la persona retejo de la dankinda deputito.

 

    La ministra respondo estas negativa, kiel kutime jam de jardekoj, kaj preskaŭ samenhava, eĉ se formulita iom alimaniere. Tamen malaperis kutima argumento laŭ kiu la franca eduksistemo jam ebligis lernadon de kelkdeko da lingvoj kaj ke ne eblis aldoni unu plian.

 

    Oni povas danki al la deputito Olivier Jardé, kies retadreso aperas sur liaj retejoj.

 

    La ministro de Edukado, Luc Chatel, naskiĝis en Usono, kaj li studis en jezuita liceo de la riĉega 16-a arondismento de Parizo. Ne ĝenas lin la superrego, la invado kaj la imperiismo de la angla...

 

    Estas dezirinde, ke en ĉiuj francaj departementoj oni (asocioj, aŭ unuopaj aktivuloj se ne ekzistas departementa aŭ loka E-asocio) oni skribu al sia(j) deputito(j) por ke li (ili) reagu kontraŭ la ministra respondo. Por tio necesas havigi al la deputito(j) fidindajn informojn por montri la jezuitecon (= hipokritecon, falsecon) de ĝia enhavo.

 

    Eble, pli poste, ni devos antaŭvidi ankaŭ alvokon al reagoj el la tuta mondo por montri ke Esperanto estas io tute alia ol tio, kion asertas la ministro.

 

    Jen traduko de la demando kaj de la respondo (proponoj por polurado de mia iom rapide farita traduko estos bonvenaj):

 

    Demando publikigita en la Oficiala Ĵurnalo (JO) la: 27/10/2009 paĝo: 10095

 

    S-ro Olivier Jardé atentigas la ministron de la nacia edukado pri la foresto de loko dediĉita al Esperanto. Dum la Prezidento senĉese ripetas, ke la mondo de la 21-a jarcento ne estos unuforma sed ja multpolusa, rangosuperecon ja plue havas la angla en nia eduksistemo. Kio validas je la nivelo politika kaj ekonomia same validas je la lingva nivelo. Esperanto, kiel neŭtrala lingvo, estas certe ne ligita al la kulturo, sed ĝi liveras mesaĝon de paco kaj frateco esenca por transdoni al nia junularo en tiu nova jarcento. Kiel demonstris tion multaj raportoj de ekspertoj, Esperanto tre efike preparas al la lernado de la ceteraj vivantaj lingvoj. La raporto Grin analizas, laŭ ĝusta maniero, la ekonomian maljustecon, kiun estigas la nuna situacio. Sekve, la lernado de Esperanto ne povas esti plue rifuzata en la instrusistemo aŭ esti lasita al la simpla iniciato de la lernestablejoj. Do, li deziras scii, ĉu la Registaro antaŭvidas ebligi la instruadon de Esperanto jam en unuagradaj lernejoj aŭ, anstataŭe, almenaŭ ebligi inicadon dum la lerntempo de ĉiu franco.

 

    Respondo publikigita en la JO la: 20/04/2010 paĝo: 4509

 

    Esperanto estas lingvo portanta la belan idealon de frateco kaj neŭtraleco. Parolata de milionoj da uzantoj disaj en la mondo, Esperanto ne kunigas, bedaŭrinde, la necesajn kondiĉojn por esti celo de instituciita lerneja instruado. Instrui Esperanton cele al klerigo de la parolantoj, kiuj povu komuniki internacie, implicas, ke tiu lingvo estu sufiĉe disvastigata en la mondo por ebligi efektivan kaj praktikan uzadon; disponu je oficiala statuto; estu portanta kulturon kaj riĉan kulturan heredan posedaĵon.

 

    Esperanto ne estas nuntempe en stato konkurenci iujn grandajn internaciajn lingvojn, kiaj estas la angla, la araba, la hispana, la rusa kaj la franca, kies regado vere montriĝas pli esenca ol tiu de Esperanto; same sur la terenoj de ekonomio, de diplomatio, de turismo, kiom de esplorado. Krome, Esperanto ne estas ankaŭ nuntempe agnoskata kiel laborlingvo de la grandaj internaciaj organizaĵoj. La loko de la kulturo, ĉefa en la instruado de la vivantaj lingvoj en Francio, cetere trudas, ke la instruata lingvo, fremda aŭ regiona, estu portanta riĉan kaj vivantan kulturan heredaĵon.

 

    Necesas por la lernanto meti en la perspektivo sian propran kulturon rilate al tiu de la aliulo por kompreni, kio konsistigas ĉiun en sia diferenco. Necesas ankaŭ konsciigi la lernanton pri lingvaj variaĵoj (akĉentoj, loka dialekto, registro de lingvo...), kiuj faras la "salo-n" de la lingvo. Ĝuste la aliro al la komplekseco de kulturo kaj al la interna riĉeco de lingvo igas la lernadon aparte motiviga por la lernantoj. Esperanto, kiu ne disponas ankoraŭ je statuto de la patrina lingvo, konstruas nuntempe al si propran kulturon, kiu restas ankoraŭ tre juna. Tamen, nenio kontraŭstaras al tio ke, de nun, la lernestablejoj, kiuj dezirus tion, starigu inicadon al Esperanto en la kadro de lokaj ĉirkaŭedukaj aktivaĵoj.

 

(Kontribuo de Henri Masson el Francio)

Redaktoro: Wang Lihua

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng