2010-04-27
En la 23-a de aprilo, en la gazetara konferenco okazigita de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, respondeculoj de Ministerio pri Sano kaj Minisetrio pri Agrikulturo konigis la kuracadan kaj higienan laborojn kontraŭ la tertremo en Yushu de Qinghai-provinco.
Liang Wannian, estro de oficejo de urĝaj aferoj de Ministerio pri Sano, diris, ke ne estas grava infekta malsano nek abrupta publik-higiena evento, kaj ankaŭ ne disvastiĝis infekta malsano rilata akvon kaj mangaĵojn en la plagita regiono. La nuna situacio ĝenerele estas bona.
Por preventi infektan malsanon kaj abruptan publik-higienan eventon, Ministerio pri Sano komencos laboradon en la sekvantaj flankoj: Unue, certigi sekurecon de trinkata akvo; Due, plifortigi kontrolon kaj mastrumon de manĝajoj; Trie, purigi la medion kaj konvene trakti rubon kaj medicinajn forĵetaĵojn; Kvare, teni la lernejojn en konstanta pureco post rekomenco de lecionoj; Kvine, bone labori kontraŭ ĉiuj infektaj malsanoj.
Liang Wannian fine diris, ke Ministerio pri Sano jam konsciis pri graveco de psikoterapio de infanoj, kaj jam organizis specialistojn pri psikologio por plibonigi psikologian kuracadon laŭ la trajtoj de infanoj kaj la aparta bezono de tiuj en plagitaj regionoj. Tio estas devo ne nur de Ministerio pri Sano, sed ankaŭ de la tuta socio.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong |