2010-04-28
|
En la gazetara konferenco de ŜME |
La 12-an de aprilo oni informiĝis el la gazetara konferenco pri la unuaj programeroj pri kulturaj aktivadoj de ŜME,ke nun estas enlistigitaj sume 807 programeroj, kiuj prezentiĝos sume en 17 288 fojoj.
La unuaj kulturaj programeroj publikigitaj inkluzivas aktivadojn aranĝitajn de la organizantoj de ŜME; pavilonajn tagojn de diversaj landoj, aktivadojn pri honoro-tagoj de internaciaj organizoj; aktivadojn pri Semajno de ĉinaj provincoj, Hongkongo kaj Makao; aktivadojn pri ŜME ekster la ĝardeno k.a.
Dum ŜME okazos diversaj artaj prezentoj de famaj ensembloj el diversaj lokoj de la mondo. La aktivadoj aranĝitaj de la organizantoj inkluzivas ceremoniojn, paradojn, surscenejajn prezentojn kaj temajn prezentojn. La ceremonioj, kiaj Malfermiĝa kaj Fermiĝa Ceremonioj de ŜME kaj tiu de ĝia ĝardeno, aktivadoj de pavilona tago de diversaj landoj nun estas en streĉa provludado.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Chen Ji
|