Ekfunkciis la informcentro de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio
2010-04-28
En halo de la informcentro
Matene de la 27-a de aprilo ekfunkciis la informcentro de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio (ŜME) en la ĝardeno de ŜME. La informcentro kun areo de 12 000 kvadrataj metroj konsistas el halo por gazetara konferenco, komuna labortereno de amaskomunikiloj, individua labortereno de amaskomunikiloj, informejo, akceptejo kaj ripozejo. Dum ŜME la informcentro servos al pli ol 10 mil ĉinaj kaj alilandaj raportistoj.