Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Aliĝu al la 44-a Boatado
2010-04-28

     Ĉi-jare kiel kutime Vilniusa Junulara Esperanto-klubo “Juneco” organizas la 44-an BOATADO-n de la 27-a ĝis la 30-a de Majo, kiu okazos en Paluŝe, situanta 5 km okcidenten de Ignalina, Ignalina distrikto en la Nacia parko de Aŭkŝtaitija.

 

    Dum 3 tagoj ni ekskursos kaj traboatos pli ol 20 lagojn kaj lagetojn, riverojn kaj riveretojn. Eblos viziti muelejon de Ginuĉiai, kie okazos akvaj proceduroj sub la akvofala duŝo, en insulo de lago Baluoŝas ni festos naskiĝtagojn de naskiĝintoj en majo, okazos nokta promenado al la grandega monto Ladakalnis, baptado de unufojaj boatadantoj. En la baptado povos partopreni ĉiuj antaŭje baptitaj partoprenantoj.

 

    Ludoj, kantoj, lignofajro, varma vespermanĝo, bela naturo atendos vin ĉiuvespere en tendarlokoj.

 

    Detalan tagordon de la aranĝo ĉiu partoprenanto ricevos surloke. Preparu kulturan programon, por internacia vespero.

 

    Dum Boatado viajn orelojn ĝojigos nur Esperantaj vortoj, ĉar aliaj lingvoj estos malpermesitaj kaj tion gardos la sekreta Verda policisto.

 

    Aliĝo: bonvolu aliĝi ĝis la 1-a de Majo, sendante aliĝilon al Marijus mardi@takas.lt, kontaktu al organizantoj per el. poŝto aŭ telefono. Informu nin ĉu vi havos propran tendon kaj dormosakon. Se ne havos, eblos ĝin lui.

 

(el http://www.esperanto.lt/)

Redaktoro: Niu Xueqin

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng