La Ŝanhaja Monda Ekspozicio sukcese plenumis provfunkciojn 6-foje
2010-04-28
Volontuloj de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio
Laŭ informo el la oficiala retejo de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio, de la 20-a de aprilo ĝis nun, oni jam sukcese plenumis 6-fojajn provfunkciojn de la ekspozicio, kaj ĉirkaŭ miliono da homoj jam vizitis la zonon de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio. Tio metis la bonan bazon por la oficiala funkciado de la ekspozicio okazonta post nelonge.