2010-04-28
La lignokadraj fenestroj kun tradiciaj karakteroj ĉirkaŭ la pavilono senĉese ŝanĝas siajn kolorojn en la suna lumo. Koloraj rubandoj kaj nodoj kunligas la eksponejojn en la pavilono, ke ili formis unu tuton. Tio aludas kunfandiĝon kaj alternon de la tempo, tradicio, kulturo kaj historio.
Ĉeftemo: Jarcenta karavano
Tago de la pavilono: La 31-an de aŭgusto
Sidloko: En la zono A de la ĝardeno ŜME
Dum la ekspozicio la pavilono konigas per kolora ekrano kaj videofrekvenco, akompanataj de muzikoj ludataj per naciaj instrumentoj, ne nur la vivon en urboj, religiojn, nacian kulturon, morojn, historiajn kaj kulturajn heredaĵojn, sed ankaŭ diversecon de kulturo, prosperon de ekonomio, evoluon de scienco kaj teknologio, kunan progreson de urboj kaj kamparo de Uzbekio.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua
|