2010-04-28
La pavilono konsistas el du fluliniaj konstruaĵoj, kiuj estas kvazaŭ du manoj kunpremantaj, kaj ankaŭ konkoj en la maro. En “Flustra Ĝardeno”, vizitantoj povas interparoli kun la naturo; en “Halo de Lumo”, ili povas interbabili kun la historio de judoj; en “Halo de Iniciato”, la luma globo flosanta en tridimensia spaco ĉiuflanke prezentas la sciencajn atingojn de Izraelio.
Temo: Iniciato lumigas belan vivon: interparolo kun natura historio kaj estonteca bezono
Tago de la pavilono: La 6-a de majo
Areo: 1 200 kvadrataj metroj
Sidloko: La zono A
La Izraela Pavilono konsistas el tri partoj, nome “Flustra Ĝardeno”, “Halo de Lumo” kaj “Halo de Iniciato”. La "Halo de Iniciato" konstruita el naturaj ŝtonoj simbolas la rilaton kun la terglobo kaj historio kaj la cirkulan utiligon de naturaj riĉaĵoj; la "Halo de Lumo" konstruita el travidebla PVC kaj vitro simbolas sciencteknologion, travideblecon, graciecon kaj estontecon. En “Flustra Ĝardeno” plezurigaj verdaj fruktarboj estos kulturitaj. Ambaŭ flankoj de la vojo estas prosperaj arboj, ke la vizitantoj povas ripozi sur benkoj en ilia ombro. En la “Flustra Ĝardeno” kreskas 54 citronoarboj por montri la “teknologion de gutad-irigacio” kaj la agrikulturan trajton. En la "Halo de Lumo", ĉu en tago aŭ en vespero, la vizitantoj povas rigardi videan prezenton sur la proksima piedira pontvojo ekster la Izraela Pavilono. La prezento estos projekciita sur muro kun alteco de 15 metroj en la vitra spaco de la pavilono.
La plej okulfrapa en la Izraela Pavilono estas “Halo de Iniciato”. Per la vida kaj aŭda prezento de 360 gradoj la luma globo flosanta en dinamika spaco montros la novajn atingojn alportitajn de sciencteknologia iniciato en ĉiuj kampoj de Izraelio. Ĝi koncentre prezentos nuntempajn teknologiojn: rafini dizeloleon el plantoj kaj prilabori ĝin en aviadan oleon; instali intelektajn “hufferojn” sur hufoj de laktobovinoj por observi la bestojn…
Retaktoroj: Liu Sigong kaj Jin Chenxi |