2010-04-29 En Bydgoszcz, Pollando dum 17-25.04.2010 okazis tradiciaj 35 Esperanto -- Tagoj de Bydgoszcz okaze de 664-a datreveno de ricevo de urbaj rajtoj kaj pli ol 100 jaroj de Esperanto en Bydgoszcz. Kadre de la Esperanto -- Tagoj okazis ankaŭ la 35-a AKB-Sesio de AIS-klerigejo Bydgoszcz (AKB) dum kiu eblis fini Pedagogian Kurson kaj Kurson por Esperanto-vojaĝgvidantoj. La kursojn de AIS-Akademio Internacia de la Sciencoj prezentis ASci Andrzej Grzebowski pri Internacia Esperanto -- Turismo 2010/2011 kaj pri vojaĝoj ĉirkau la mondo. Asci Regina Grzebowska gvidis kompedion por Esperanto-vojaĝgvidantoj, Prof Bojidar Leonov kun Andrzej Korniluk pri turismo en Bulgario, Prof d-ro hab pri Diplomatio en turismo, Prof dr hab Aleksandra Kowalczyk -- seminarion bakalaŭran - magistran de AIS, mag. Miroslawa Korniluk pri instruado de Esperanto, mag. Alojzy Szulc pri Esperanto por vojaĝgvidantoj kaj estis prezentitaj filmoj de red. Roman Dobrzynski pri Esperanto-instruado kaj turismo, d-ino Aneta Mancewicz gvidis kurson de pola lingvo en Universitato de Kazimiro la Granda. Oni vizitis urbon Bydgoszcz kaj ricevis donacojn de Prezidento de la urbo Bydgoszcz. Dum la finekzamenoj la plej bona estis 11-persona grupo de gestudentoj pri fremdaj lingvoj kaj turismo. La diligentaj gestudentoj el Uralsk realigis en Bydgoszcz sian eksterlandan staĝon studante en Esperanto, angla, germana, pola kaj rusa lingvoj, krome faris lingvajn kaj turismajn praktikojn en Berlino, kie bone ĉiĉeronis kiel ĉiam Peter Kuhnel kaj en Parizo dank’al ricevo de Schengen-vizoj. Oni planas daurigi la tre valoran kunlaboron inter Universitato en Uralsk kaj ISTK-AKB - Klerigejo Bydgoszcz. Aparte ni sendas informilon pri aktualaj studadeblecoj en Bydgoszcz dum 2010/2011 jaro.
Bonvenon al Bydgoszcz Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo, str. M. Skłodowskiej - Curie 10, 85-094 Bydgoszcz, Pollando, tel./faks: 48 52 346 11 51 rete: stud@esperanto.bydgoszcz.eu
(el info@esperanto.bydgoszcz.eu)
Redaktoro: Niu Xueqin |