Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Kvin novaj anoj en la Akademio de Esperanto
2010-04-29

    Plej popularaj en la ĵusa interna elekto de la Akademio de Esperanto estis Boris Kolker, Humphrey Tonkin kaj Bertilo Wennergren. Ĉiu el ili ricevis po 38 voĉojn el 39. Ili estis reelektitaj por nova naŭjara oficperiodo, samkiel ankoraŭ sep malnovaj akademianoj. Aldone estis elektitaj kvin novaj akademianoj, el kiuj tri estas ekssovetianoj.

 

    Kanditato al la Akademio devas esti proponita de almenaŭ kvin akademianoj, kiuj havas almenaŭ tri malsamajn gepatrajn lingvojn. La kandidato devas deklari, ke li estas "fidela al la Fundamento", kaj ke li konsentas konstante kunlabori en la Akademio.

 

    Ĉiun trian jaron unu triono de la membroj estas submetata al rebaloto. En la ĵusa elekto voĉdonis sume 39 akademianoj. Por naŭjara oficperiodo estis (re)elektitaj la jenaj personoj (la voĉnombro aperas interkrampe, nova akademiano estas indikita per grasa teksto):

 

    · Benczik Vilmos -- 28

 

    · Marcos Cramer -- 26

 

    · Probal Dasgupta -- 34

 

    · Miguel Gutierrez Aduriz -- 24

 

    · Lena Karpunina -- 29

 

    · Boris Kolker -- 38

 

    · Erich-Dieter Krause -- 28

 

    · Li Shijun -- 35

 

    · Stano Marček -- 30

 

    · Carlo Minnaja -- 36

 

    · Paŭlo Moĵajev -- 25

 

    · Alexander Shlafer -- 28

 

    · Humphrey Tonkin -- 38

 

    · Bertilo Wennergren -- 38

 

    · YAMASAKI Seikô -- 31

 

    Ĉiuj kandidatoj estis elektitaj. Finiĝis la oficperiodo de la jenaj kvin akademianoj, kiuj ne rekandidatis:

 

    · Aŝvinikumar

 

    · André Cherpillod

 

    · Gersi Alfredo Bays

 

    · Flavio Rebelo (nekontaktebla)

 

    · Trevor Steele

 

(el Libera Foilio)

Redaktoro: Wang Lihua

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng