Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Palestina Pavilono
2010-04-29

 

    Palestina Pavilono prezentas mirindan olivan urbon kun la fasado trajtita de palestina nacia flago kaj solena araba pordo.

 

    Temo: Oliva urbo, paca urbo

 

    Pavilona tago: La 16-a de oktobro

 

    Sidloko: Zono A de Azia Komuna Pavilono

 

    En la centro en la pavilono staras granda okulfrapa "olivo". Palestino abundas je olivoj, kaj olivoleo estas ĝia grava ekonomia produkto. Branĉo de olivarbo signifas pacon kaj amikecon, kaj oliva verdo simbolas harmonion, mediprotekton kaj daǔrigeblan disvolviĝon.

 

    Fronte kaj ambaǔflanke de la pavilono troviĝas du multmediaj ekranoj kaj dekkelkaj enfiksitaj lanternoj por konigi abundajn produktojn kaj distingan kulturon de Palestino. Pura olivoleo el Palestino estos vendata ĉe budoj.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng