2010-04-29
Jordanio estas multkultura lando. Per serio da eksponaĵoj la Jordana Pavilono prezentas ĉarmecon de la antikva civilizacio kaj modernan disvolviĝon de Jordanio, eksplikas la temon de la pavilono kaj harmonion inter homoj, urboj, naturo kaj vivo.
Ĉeftemo: Nia urbo... nia vivo
Tago de la pavilono: La 25-an de julio
Sidloko: En la zono A de la Komuna Pavilono de Azio II
La enirejo de la pavilono estas en konstrua stilo de la antikva urbo Petra kaj en la pavilono estas prezentata la historia restaĵo -- trezorejo ElKhazneh. Krome oni prezentas procezon transformi la havenurbon Aqaba en la urbon komercan kaj amuzan kaj vivmanieron kaj kreivon de aliaj urboj de Jordanio.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin |