2010-04-29
La ekstera formo de la Afgana Pavilono imitis tiun de blua moskeo en la fama historia urbo Heart. Ĝia ekstera muro estas marketrita per bluaj kaj verdaj kaheloj.
Ĉeftemo: Afganio -- koro de Azio, loko kun ŝancoj kaj riĉfontoj
Tago de la pavilono: La 19-an de aŭgusto
Sidloko: En la zono A de la Komuna Pavilono de Azio II
En la Afgana Pavilono estos ekspoziciitaj pli ol 400 malofte vidataj valoraĵoj de Afganio, tendoj de paŝtistoj, hejmaj aparatoj, antikvaj objektoj, tapiŝoj, tekstilaĵoj, arĝentaĵoj, koraloj kaj gemoj. En la foir-tereno estos aĉeteblaj metiartaĵoj, ŝelfruktoj, sekaj fruktoj, juveloj, tekstilaĵoj, spicaĵoj kaj drogherboj.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin |