Nicolas Sarkozy: Ŝanhaja Monda Ekspozicio certe sukcesos
2010-04-29
La 27-an de aprilo intervjuite de raportisto de la novaĵ-agentejo Xinhua franca prezidento Nicolas Sarkozy diris: "Mi admiras la temon de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio -- bela urbo, bela vivo."
Nicolas Sarkozy laŭdas Ĉinion pro ĝia penado por sukcesigi la Ŝanhajan Mondan Ekspozicion. Li diris: "Por sukcesigi la ekspozicion la ĉina registaro faris grandan nombron da laboroj. Mi ne dubas, eĉ en plej malgranda grado, pri ĝia sukceso."