Pri la festivalo: Vespere de la 21-a de julio, 2010, en la Kultura Centro de ŜME okazos Ĥora Festivalo. En la festivalo partoprenos entute 2010 ĥoranoj, inter kiuj 600 estas el elstaraj internaciaj ĥoroj, kiuj aliĝis al la 6-a Ĥora Konkurso en Shaoxing, 2010, 150 studentoj el konservatorioj kaj 1260 personoj el diversaj ĥoro-grupoj de Ŝanhajo. Ili kune prezentos kantojn mondfamajn kaj verkitajn speciale por ŜME.