Laŭ raporto de la novaĵ-agentejo Xinhua, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao, kiu alvenis al Ŝanhajo por ĉeesti la inaŭguron de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio (ŜME), vizitis la ĝardenon de ŜME antaŭtagmeze de la 29-a de aprilo.
Hu Jintao faris viziton al la Ĉina Pavilono kaj la pavilonoj de Guangdong, Sichuan, Qinghai, Xinjiang kaj Ŝanhajo, kaj ankaŭ al tiuj de Saudi-Arabio, Francio, Rusio, Afriko, Usono k.a.