2010-04-30
Neŭtrala Moresneto estis malgranda kvazaŭregno, ekzistinta nur pro tio ke ĝiaj du grandaj najbarlandoj ambaŭ deziris la areon de ĝia valora zinkominejo. La landeto ekzistis dum pli ol cent jaroj, de 1816 ĝis 1919, sed post la elĉerpiĝo de la zinkominejo en 1885 aperis duboj pri la pretervivo de Neŭtrala Moresneto. Pluraj ideoj estis proponitaj por pli aŭtonomigi ĝin. La plej rimarkinda iniciato venis de D-ro Wilhelm Molly (la mineja kuracisto), inspirita de Gustave Roy, ambaŭ framasonoj: ili celis igi Moresneton la unua Esperanta regno, nomota "Amikejo". La nova regno estis proklamita en aŭgusto 1908, tamen neniu ŝtato, nek la Esperantomovado, prenis la proklamon vere serioze. De post la unua mondmilito Moresneto estas parto de Belgio. Jens S. Larsen detale esploris la historion de la efemera Esperanto-regno.
Pliaj informoj legeblas ĉe:
http://www.liberafolio.org/2010/amikejo-la-esperanto-lando-kiu-preskau-ekzistis
(el http://www.liberafolio.org/)
Redaktoro: Niu Xueqin |