7 "naciaj trezoroj" de Francio prezentiĝis en la ĝardeno de ŜME
2010-04-30
Laboranto de franca muzeo Orsay ekzamenas "trezoron" ĵus transportitan al la ĝardeno de ŜME.
La 28-an de aprilo 7 "naciaj trezoroj" de Francio prezentiĝis en la ĝardeno de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio (ŜME). Laŭ konigo la 7 trezoroj, liveritaj de la franca muzeo Orsay, neniam estis prezentitaj en eksterfrancaj landoj antaŭe. El la 7 trezoroj 6 estas verkoj de impresionistoj kaj la alia skulptaĵo de Augeuste Rodin.