Zaozhuang-a E-Asocio preparas establi Esperantan Amikceco-Arbaron kaj Internacian Esparanto-Muzeon
2010-04-30
Esperanto-Movado pli kaj pli famas en Zaozhuang, Ĉinio. Post sukcesa gastigo de regula Internacia Festivalo de Esperanto, Zaozhuang-a Esperanto-Asocio havas novan planon por nia movado kaj kulturo.
Laŭ la decido de 2010-jara kunsido de komitatanoj de Zaozhuang-a Esperanto-Asocio oni preparas establi organizojn Esperanta Amikceco-Arbaro kaj Internacia Esparanto-Muzeo. Oni nun komencas serĉi oficejojn por la du organizoj.