Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Turka Pavilono
2010-05-01

 

    La pavilono kun aĵura, kremkolora muro kaj animalaj skulptaĵoj ĉasataj montras la konfandiĝon de antikva civilizacio kaj moderna arkitekturo, prezentante, ke Anatolia havas longan historion de la temo “Bela urbo, bela vivo”.

 

    Ĉeftemo: Lulio de Civilizacio

 

    Tago de pavilono: la 20-an de junio

 

     Areo: 2000 kvadrataj metroj

 

    Sidloko: En la Zono C

 

    La interno de la pavilono konsistas el 3 partoj: Sonĝo pri la Pasinteco, Naskiĝo de Moderno kaj Brakumo de la Estonteco. Enirinte la pavilonon, oni povas unue vidi la mapon de antikva Turkio. Desegnite de malklaraj skriboj, la mapo montras la malfacilon de desegnado de la mapo pri varia topografio en la historio. Oni per fotoj kaj objektoj imagas al si la pasintecon kiel sonĝon. La parto “Moderno” havas kinejon, en kiu la 360-grada filmo, kiu kunligas Istanbulon kun Ŝanhajo, prezentos la stratojn de Istanbulo por reflekti la fieron kaj gloron de la urbo kiel Eŭropa kultura urbo. En “Estonteco” estas simbola figuro de fenikso, kiu mortas en flamoj kaj reviviĝas el cindroj, esprimante la esperon pri la estonteco. La brulantaj flugiloj de fenikso prezentas la disvolviĝon de urba konstruado de Turkio, aludante la konservadon kaj konstruadon de la plibona vivo de turkaj urboj.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Zhang Xiaotong

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng