2010-05-01
Gvatemalia Pavilono montras al la vizitantoj longan historion kaj variecon de kulturo de la lando, kaj per diversaj formoj prezentas la modernan administradon de la urbo kaj esploradon de bona vivstilo en la estonteco.
Ĉeftemo: La majaa legacio: Eterna printempo
Pavilona Tago: La 15-a de septembro
Sidloko: En la Komuna Pavilono de Centraj kaj Sudaj Amerikaj Landoj en la zono C.
Dancado en la pavilono montras la heredigon kaj disvolviĝon de folkloro en la historio. Ankaŭ estos liveritaj kakao, kafo, sukero kaj vino, kiuj ludas gravan rolon en historio, vivo kaj komerco de la lando. Plie, oni prezentos la faman vestiĝon “ El Mirador” en la pavilono.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Zhang Xiaotong |