Dekoj da ŝtataj gvidantoj ĉeestos inaǔguron de ŜME
2010-05-01
La 27an de aprilo Jiang Yu, proparolanto de la Ĉina Ministerio de Eksteraj Aferoj, diris en regulara gazetara konferenco, ke nun oni certiĝis, ke dekoj da ŝtataj gvidantoj kaj gravaj gastoj certe ĉeestos la inaǔguron de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio (ŜME). Ŝi diris, ke post la inaǔguro estos diversaj agadoj, kiaj pavilonaj tagoj, pint-forumoj kaj aliaj en la sekvantaj 184 tagoj.