2010-05-01
Sur la betona muro de la pavilono estas multaj bildoj kun kataraj trajtoj. Tio rememorigas homojn pri la simbola konstruaĵo de Kataro - la Barza Pagodo. Tiu ĉi pagodo iam estis observatorio laŭ la luna kalendaro kaj ankaŭ la signa pagodo por la reveno de perlokolektantoj kaj fiŝistoj. Ĝi reprezentas la gloran memoron de kataranoj.
Temo: Nuna ambicio kaj aspiro al la perspektivo
Tago de la pavilono: la 20-a de oktobro
Sidloko: en la zono A
La pavilono per formoj, kiaj interesa testejo, tendo de bedouino, apartaj metiartaĵoj, interaga video kaj aliaj prezentas, kiel Kataro utiligas verdan sciencteknologion kaj modernan koncepton por formi daŭredisvolvan urbon en la estonteco.
La galerio en la pavilono regule okazigas ekspoziciojn de kolektaĵoj de la islama arta muzeo, skulptaĵoj “Ovoj de Faberge”, kataraj poŝtmarkoj, infanaj artaĵoj k. t. p. La “Perlo kaj Petrolo” subakva pejzaĝo prezentata en la pavilono reprezentas la du abundajn naturajn riĉaĵojn de Kataro.
Retaktoroj: Liu Sigong kaj Jin Chenxi |