Vespere de la 30-a de aprilo solene inaŭguriĝis la Ŝanhaja Monda Ekspozicio (ŜME) en la ĝardeno de ŜME. Al la ekspozicio aliĝis 189 landoj kaj 57 internaciaj organizoj, tio starigis la novan rekordon pri la nombro de aliĝintoj en la 159-jara historio de la Monda Ekspozicio.
Post la inaŭguro, en la 1-a de majo malfermiĝis la ĝardeno de ŜME, kiu antaŭvidos 70 milionojn da hom-fojoj en la 184 eksponaj tagoj.